| REEN AL LA ANGLA-LINGVA HEJMPAĜO |
| RETURN TO HOMEPAGE IN ENGLISH |
HEJMPAĜO DE LA KVAKEROJ EN HASTINGS
BONVENON !
Jen la retejo de la Religia Societo de Amikoj en Hastings (Anglio). Ni celas informi vin pri ni, kaj pri niaj interesiĝoj kaj agadoj. Sekvu la ligojn al la aliaj paĝoj en tiu ĉi retejo por eltrovi plu.
La Kvakeroj en Hastings kunvenas por la "adorkunveno" (t.e. Di-servo) dimanĉe je la 10.30 a.t. en la kunvenejo ĉe 5 South Terrace, Hastings (je la flanko de Priory Meadow butikum-centro, proksimume 80 metroj de Queens Road. Sekvu la ligon sube por vidi mapon). Vi estos bonvena partopreni en nia adorkunveno: ne necesas esti membro nek antaŭpeti permeson. Neniu faros iujn postulojn de vi: simple alvenu kaj eltrovu ĉu tio plaĉas. Tiamaniere komencis multaj el ni!
Espereble ĉi tiu retejo servos variajn celojn. Se vi serĉas informon pri Kvakeraj kedoj kaj ideoj, la paĝo "Enkonduko al Kvakerismo" interesos vin. Se vi estas Kvakero de aliloke aŭ feriante aŭ vizitante en Hastings, eble vi serĉas informon kiel trovi la loka Kvakerdomon, kaj deziras ion legi pri Hastings mem. Vi trovos ligoj ĉi sube al mapo, kaj ankaŭ al la paĝo "Nia Urbo" kiu informos vin pri Hastings estinta kaj estanta.
Atentu tamen, ke ĉion kion vi legas ĉi tie estas nur la vidpunkto de unu Kvakero. Estas vidpunkto de intere, kaj espereble estas akurate kaj informite, sed ne eblas esti definitive aŭ oficiale.
Ĝuu vian viziton al ĉi tiu retejo, kaj se vi deziras kontakti nin, aŭ trovi plian informon pri ni kaj niaj agadoj, vi rajtas aŭ skribi al ni, ĉe Friends Meeting House, 5 South Terrace, Hastings, East Sussex aŭ se vi deziras diskuti aŭ demandi ion pri ĉi tiu retejo aŭ ĝiaj enhavoj, ret-skribu al la redaktoro je: piff@netcomuk.co.uk
|
ĈI MONATA PENSO Ĉi tie vi trovos ĉiu monate mallongan citaĵon de nekvakera verkisto por cerbumigi vin! Tiu elektita
por
novembro venas el la skribaĵoj de Aŭgustin de Hippo :
Se vi deziras revidi denove la pasint-monatan "penson" alklaku ĈI-TIE |
Nun alklaku la ligojn suben por esplori ĉi tiun retejon:
| ENKONDUKO | lernu pri Kvakeraj originoj, kredoj kaj la adorkunveno |
| NIA URBO | eltrovu informojn pri Hastings |
| EAST SUSSEX | trovu la aliajn Kvaker-kunvenejojn en East Sussex |
| SERĈO | serĉu vortojn aŭ frazojn en ĉi-tiu retejo |
| reen al la angla-lingva hejmpaĝo | |
| ROTERDAMA KONGRESO | nova paĝo pri memoroj de la lastatempe Universala Kongreso |
ATENTU: la sekvantaj ligoj forprenos vin el ĉi-tiu Retejo. Uzu vian "Malantaŭen" ŝaltilon por reveni ĉi tien kiam vi finos
| KVAKERA LIGO | iras al la centra retejo de la Kvakeroj en Britio |
| MAPO | kiel trovi la Kvakeran kunvenejon en Hastings |
| EAB | la oficiala retejo de la Esperanto Asocio de Britio |
