HEJMPAĜO DE LA KVAKEROJ EN HASTINGS
La Kvakera kunvenejo, South Street,. Hastings
| REEN AL LA ANGLA-LINGVA HEJMPAĜO |
| RETURN TO HOMEPAGE IN ENGLISH |
BONVENON !
Jen la retejo de la Religia Societo de Amikoj en Hastings (Anglio). Ni celas informi vin pri ni, kaj pri niaj interesiĝoj kaj agadoj. Se vi deziras eltrovi pli da informo pri Kvakerismo mem, bonvolu sekvi la ligon sube al la paĝo “Enkonduko”.
Vi rimarkos ke ekzistas ankaŭ ligoj al aliaj paĝoj kiuj eble interesos vin. Se vi estas Kvakero de aliloke aŭ feriante aŭ vizitante en Hastings, eble vi serĉas informon kiel trovi la lokan Kvaker-domon, kaj deziras ion legi pri Hastings mem. Vi trovos ligojn ĉi sube al mapo, kaj ankaŭ al la paĝo "Nia Urbo" kiu informos vin pri Hastings estinta kaj estanta.
Atentu tamen, ke ĉion kion vi legas ĉi tie estas nur la vidpunkto de unu Kvakero. Estas vidpunkto de interne, espereble precize, sed ne eblas esti definitive aŭ oficiale.
La Kvakeroj en Hastings kunvenas por la "adorkunveno" (t.e. Di-servo) dimanĉe je la 10.30 a.t. en la kunvenejo ĉe 5 South Terrace, Hastings (je la flanko de Priory Meadow butikum-centro, proksimume 80 metroj de Queens Road. Sekvu la ligon sube por vidi mapon). Vi estos bonvena partopreni en nia adorkunveno: ne necesas esti membro nek antaŭpeti permeson. Neniu faros iujn postulojn de vi: simple alvenu kaj eltrovu ĉu plaĉas. Tiamaniere komencis multaj el ni!
** ĈU DEMANDOJ PRI KVAKERISMO AŬ PRI LA KVAKEROJ EN HASTINGS ? **
Ĝuu vian viziton al ĉi tiu retejo, kaj se vi deziras kontakti nin por peti plian informon pri ni kaj niaj agadoj, aŭ pri Kvakerismo ĝenerale, aŭ por fari komentojn aŭ demandojn pri la enhavoj de ĉi tiu retejo, vi rajtas aŭ poŝt-skribi ĉe : Friends Meeting House, 5 South Terrace, Hastings, East Sussex aŭ ret-skribi al : piffkin@gmail.com
|
ĈI MONATA PENSO Quakeroj devus esti "ricevemaj al nova lumo, el kiu ajn fonto ĝi venas" ("Konsiloj kaj Demandoj" no. 7). En ĉi tiu loko ĉiu monate vi trovos mallongan citaĵon de nekvakera verkisto, kiu espereble cerbumigos vin! Tiu elektita por februaro venas el “Preter Bono kaj Malbono” verkita de Friedrich Nietzsche : "Iu kiu batalas kontraŭ monstroj
devas zorgi ne tiel fariĝi monstro. Se vi rigardadas tro longe en abismon,
la abismo reen rigardos en vi."
Se vi deziras revidi denove la pasint-monatan "penson" alklaku ĈI-TIE |
Nun alklaku la ligojn suben por esplori ĉi tiun retejon:
| ENKONDUKO | lernu pri Kvakeraj originoj, kredoj kaj la adorkunveno |
| NIA URBO | eltrovu informojn pri Hastings |
| EAST SUSSEX | trovu la aliajn Kvaker-kunvenejojn en East Sussex |
| SERĈO | serĉu vortojn aŭ frazojn en ĉi-tiu retejo |
| reen al la angla-lingva hejmpaĝo |
ATENTU: la sekvantaj ligoj forprenos vin el ĉi-tiu Retejo. Uzu vian "Malantaŭen" ŝaltilon por reveni ĉi tien kiam vi finos
| KVAKERA LIGO | iras al la centra retejo de la Kvakeroj en Britio |
| MAPO | kiel trovi la Kvakeran kunvenejon en Hastings |
| EAB | la oficiala retejo de la Esperanto Asocio de Britio |
