ENKONDUKO :  KIUJ  ESTAS  LA  KVAKEROJ?  KION  KREDAS  ILI?

 

        originoj    ......    kredoj    ......    adoro

 

 

 

 

Rounded Rectangle: "Vi diros, tiel diras Kristo, kaj tiel diras la apostoloj; sed kion vi mem povas diri? Ĉu vi estas infano de lumo, kaj promenis en la lumo, kaj ĉu tion kion vi diras elvenas interne de Dio?"
                                                (George Fox,  1652) 
 

 

ORIGINOJ

"Kvakeroj" estas la plej bone konata nomo por membroj de la Religia Societo de Amikoj - jen iom komplika titolo, ĝenerale uzita nur por formalaj aŭ oficialaj celoj.

La Societo komencis en Anglio dum la 1650- jaroj, kiam Oliver Cromwell regis la landon, ekzekutinte la reĝon Charles kaj renversinte la politikan establon. Estis periodo de malkvieto, kaj en publikaj aferoj kaj en personaj valoroj. Aperis novaj kaj radikalaj ideoj - iuj el ili ŝajnas eĉ nuntempe tre progresemaj . El tiu enketema kaj malcertema etoso ekaperis homo el Leicestershire - George Fox - kiu sentis direktan sperton de la  ĉeesto de Dio, kaj konstatis ke iu ajn povus partopreni similan sperton sen bezono de pastroj aŭ preĝejoj aŭ religiaj sistemoj.

Fox traversis la landon predikante tion kredon, kaj lia mesaĝo allogis homojn kiuj forte deziris iun spiritualismon en la vivo sed malsukcesis trovi ĝin, aŭ iun homon kiu povis gvidi ilin al ĝi. Post malmultaj jaroj la dispersiĝitaj grupoj de sekvantoj kiujn fondis Fox organiziĝis en retaĵo de "Kunvenoj" (kiel ankoraŭ nomiĝas kvakeraj preĝejanaroj hodiaŭ).

En tiu epoko, homoj kiuj rifuzis konformiĝi al la establita ordo - ĉu tio de la reĝo aŭ tio de Cromwell - suferis persekuton kaj enkarceriĝon. La Kvakeroj tamen rifuzis cedi, kaj neniu registaro sukcesis subpremi ilin. Ili disvolviĝis metodon malperforte sed obstine rezisti persekuton, kiu montras elstaran ,ekzemplon al postaj epokoj. Postnelonge la Kvakeroj introduis iliajn ideojn en landojn ekster Britujo, de Rusio ĝis Barbado. William Penn eĉ establis Kvakeran ŝtaton en Pennsylvanio kaj dum la jarcento pli-malpli kiam la kvakeroj regis tie, ĝi estis elstaran ekzemplon de progresemo inter la apudaj maltoleremaj Puritanaj ŝtatoj de Nord-Ameriko tiutempe.

 REEN  AL  LA  SUPRO  DE  LA  PAĜO

 

KVAKERAJ  KREDOJ

Kvakeroj malsimilas al la plejparto de aliaj religioj ĉar mankas al ili "kredaro" kiun la membroj nepre subtenu. La bazo de Kvakerismo estas simple ke ekzistas io en ĉiuj homoj, kiun ni nomas "tio de Dio" aŭ pli simple, “La Lumo” aŭ “La Spirito”. Ju pli ni konscie vivas en la ĉe-estanto de tiu Lumo interne de ni, des pli ni spertos la amon, komforton, saĝecon kaj gvidon kiuj venas per "vivado en la Lumo". Kiel diras la Evangelio de Luko, "la regno de Dio troviĝas en vi". Kvakeroj kredas je atingebla, alirebla Dio. Religio laŭ ni ne temas pri neceso kredi diraĵojn de iuj aliuloj, sed pri tion kion ni mem spertas dum niaj propraj vojaĝoj de spirita pligrandeco. Jen la kialo fakte por nia ĉe-estanto surtere.

Male al kelkaj religioj, Kvakeroj ne pretendas esti la “sola vera Eklezio”. Laŭ nia diraĵo, Kvakerismo estas metodo. Estas metodo aliri Dion, aliri spiritualismon kaj ĉiutagan vivon. Tiu eble ne taŭgas por ĉiuj. Se vi sentas bezonon por iu kiu diros al vi kion pensi kaj kion kredi, kaj kio estas ĝuste kaj kio malĝuste, do Kvakerismo verŝajne ne allogos vin. 

Kvankam la fondintoj de Kvakerismo bazigis ĝin sur la Kristana tradicio kaj kulturo ilies epoko, Kvakeroj ĉiam emfazis ke La Lumo troviĝas en ĉiuj homoj - ne nur en Kvakeroj, kaj ne nur en Kristanoj. Kiel diras la Evangelio de Johano, “Estas la vera Lumo kiu enlumigas ĉiujn homojn kiuj eniras la mondon.” Ne eblas enteni ĝin en kredoj kaj religioj dogmoj. Ekzemple ni ne postulas ke niaj membroj kredu ion specie pri la Biblio aŭ pri Jesuo Kristo, kvankam ambaŭ multe gravegas en nia kompreno de la mondo kaj de nia viv-celoj. Kvakeroj opinias ke agoj montras pli bone ol vortoj kiuj estas la veraj sekvantoj de Jesuo ("per iliaj fruktoj vi rekonos ilin"). Tamen kvankam Kvakeroj ne okupiĝas pri abstrakta religia dogmo, ni ja havas iujn bazajn valorojn kiujn ni nomas "Atestojn". Per tiuj ni celas esprimi kiel ni praktikas en la vivo nian sperton de Dio - ĉar Kvakerismo nepre estas praktika religio kiu tuŝas la tutan ĉiutagan vivmanieron, ne estas nur aro de teorioj memorenda dimanĉe!

"PACO"

Verŝajne la plej bone konata de la Kvakeraj Atestoj estas la Atesto pro Paco, rifuzante uzi perforton aŭ persone aŭ socie. Dio estas Amo. Intence dolorigi aliajn homojn forprenas nin de amo, de vivo kaj de Dio. George Fox foje diris, ke ni celus "promeni gaje tra la mondo konsciante tion el Dio en ĉiu homo". Certe tio ne estas facile: estas homoj en kiuj la Lumo de Dio aperas malklara aŭ eĉ nevidebla! Sed kiom ajn ili ŝajnu kaj agu malbone laŭ ni, la sperto de Kvakeroj indikas ke perforto neniam pliboniĝas problemon - kiel diras la Epistolo de James, "la justeco de Dio ne estas helpata per la homa kolero."

Aliflanke la Kvakera pacismo tute ne estas pasiva! Nia Atesto pro Paco ne signifas ke ni devas silenti kaj nenion fari en la  ĉeesto de malboneco. Ni celas alfronti malbonon kaj elparoli kontraŭ ĝin, sed ni rifuzas la tentecon uzi malbonajn metodojn venki ĝin. Kiam minacas milito aŭ krizo, Kvakeroj klopodas subteni pacon kaj trovi neperfortajn rimedojn por solvi la problemon. Intertempe tamen ili organizas aŭ subtenas laboron por plibonigi la homajn condiĉojn. Dum la Unua Mondmilito Kvakeraj "prokonsciencaj rifuzuloj" fondis la Ambulanca Servo de la Amikoj, kaj Kvakeroj ankaŭ multe aktivas en kampanjaj organizoj kiel: Sokoj, Kampanjo por Nuklea Malarmado, Kampanjo Kontraŭ Komercon en Armiloj ktp

"EGALECO"

La ideo ke Dio ekzistas en ĉiuj homoj kondukas nin ankaŭ al alia memevidenta konkludo: ke ni ĉiuj egalas antaŭ Dio. Tio estas preskaŭ banalaĵo, kaj evidente multaj de religioj pretendis agnoski tion principon. La Kvakeraj tamen malsimilis al aliuloj ĉar ekde la unuaj tagoj ili fakte agis kvazaŭ ili vere kredis tion! Jen kial ili rifuzis respekti titolojn kaj la garnaĵojn de povo. Jen kial ekde frua tempo ili postulis la malpermeson de sklaveco. Jen kial Kvakeroj neniam havis problemon pri la rajto de virinoj agi simile kaj egale kiel viroj en la Di-servoj kaj en la konduto de kunvenoj. Kaj jen ankaŭ la kialo por la malestanto de pastroj en la kvakera religio: ĉar  la Lumo de Kristo ĉeestas en ĉiuj, ne nur en "spertuloj" aŭ en "profesiuloj".

La Atesto pro Egaleco trovas praktikan esprimon en zorgo por malavantaĝaj kaj malposedaj homoj, celante ke la potenculoj ne maljuste ekspluatu ilian riĉecon. Tamen necesas ne nur protesti kontraŭ eksteraj specoj de malbono sed ankaŭ zorge konsideri niajn proprajn vivstilojn, kaj la konsekvencojn de la decidoj kiujn ni ĉiutage faras. Ekzemple kiam ni butikumas, ne bezonas ĉiam senpense elekti la plej malmultekostajn aŭ la plej ofte reklamitajn markojn. Taŭgas ankaŭ pripensi de kien ili venis kaj en kiumaniere ili produktiĝis. Ĉu ni konscias ke eble ni finance subtenas multenaciajn korporaciojn kiuj establis ŝvit-fabrikojn en landoj de la Tria Mondo, aŭ kiuj kaŭzas seriozan mond-malpurigon, aŭ detruas la pluv-arbaregojn?

"VERO  KAJ  HONESTECO"       

Tio kondukas nin al la venonta Atesto: la graveco de strikta persona honesteco. Ne utilas pretendi ke ni serĉas Dion en nia vivo se ni enhavas interne mensogon. Kvakeroj do konscie strebas fideli al la vero  - kaj kiel kutime pri la Kvakeroj, temas pri akcepti respondecon agi tiamaniere en nia ĉiutaga vivo, ne nur pensi kiel agrable estus se aliuloj tiel farus! Sekvas praktikaj avantaĝoj: multaj Kvakeraj aferoj prosperis kaj floradis ĉar aliaj komerculoj konsciis ke eblis fidi la vortojn de Kvakero.  En publikaj aferoj, Kvakeroj havas tradicion "paroli veron al povo" - alivorte, diri al niaj estroj  kiam ili eraras! Kaj denove ni trovas ke reputacio paroli ĉiam la veron aldonas pezon al niaj vortoj, kaj donas al ni influon eble pli ol atendata laŭ niaj nombroj. Tamen sekve vi eble trovos ke Kvakeroj malestimas la sciencon de diplomataj evitaĵoj en la parolmaniero, kaj ili estas iutempe malkvietige honestaj, se vi petas opinion!

Interesa flank-produkto de tiu Atesto estas la rifuzo de Kvakeroj ekde la unuaj tagoj fari ĵurojn en oficialaj aferoj - ekzemple en Kortumo. Ili rezonas ke ili havas nur unu grado de honesteco, kal ĉiam parolas vere, ne nur kiam oni aparte petas tion!  

 "SIMPLECO"

La kvakeroj bone taksas la valoron de simpla kaj modera vivmaniero, evitante troan akiradon kaj elspezadon, kaj la elstaran konsumismon kiuj tiom karakterizas modernajn industriajn sociojn. Ŝajne nuntempe oni premas nin ĉiuj avidi, kaj supozas ke ni deziros ĉiam pli da posedaĵoj. Tiu multe profitas la kompaniojn kiuj plenumas la butikojn kaj pagadas la kostojn de la reklamojn, sed ne plibonigas nin. Ne eblas vere vivi en la Spirito se posedas nin sklave manio por materialaj posedaĵoj - alivorte kiel diris Jesuo, "Ne eblas servi Dion kaj monon". Konstanta pligrandiĝanta listo de deziroj kaj bezonoj ne plikontentigos nin. Certe tiu ne plibonigos la Mondo: nur malmulte da homoj havas sufiĉan monon por subteni tian vivstilon -  kaj eĉ tiuj nur eblas ĉar aliuloj restas sene. Intertempe la fizikaj rimedoj de la Mondo elĉerpiĝas por subteni la luksaĵojn postulatajn per la riĉuloj.

Tamen la Kvakera simpleco ne necesas esti tede aŭ ordinare. En la ĉefa Kvakera lernolibro, "Kvakera Fido kaj Praktiko" oni admonas nin "vivi aventureme", kaj la Kvakera etoso de enketeco kaj interesiĝo pri la mondo kondukis multe da Kvakeroj iĝi famaj pioniroj en iliaj diversaj enterprenoj - ekzempleWilliam Penn kiu fondis Pennsylvanio; Jeremiah Dixon, unu el la termezuristoj kiuj fiksis la linion "Mason-Dixon" en Nord-Ameriko (kaj kies nomo ankoraŭ memoriĝas en la esprimo "Dixieland"); la kemiisto John Dalton kiu eltrovis la atoman strukturon de la elementoj; Abraham Darby kiu inventis gisfornojn kaj tiel komencigis la industrian revolucion; Elizabeth Fry kiu laboris por plibonigi la malliberejojn, kaj kies visaĝo nuntempe aperas sur la anglaj £5 monbiletoj; kaj George Cadbury, fabrikisto de ĉokolado.

Lastatempe, konataj Kvakeroj estas la karikaturisto Gerard Hoffnung; la musikisto Donald Swann (fama per liaj humoraj prezentoj kun Michael Flanders); la disaŭdigisto Gerald Priestland; la kant-verkisto Sydney Carter (verŝajne plej bone konata por "Lordo de la Danco"); la aktoro Paul Eddington (kiu rolis kiel Jerry en "La Bona Vivo" kaj kiel Jim Hacker en "Jes, Ministro") la aktorinoj Judi Dench kaj Sheila Hancock, kaj la astronomoj Arthur Eddington (kiu prognozis la eltrovon ke steloj funcias per nukleaj reakcioj) kaj Jocelyn Burnell (kiu eltrovis "pulsantajn stelojn" en 1967). 

REEN  AL  LA  SUPRO  DE  LA  PAĜO

 

KVAKERA  ADORO

Iu ajn estas bonvenita al Kvakera "Adorkunveno" (kiel nomiĝas niaj Di-servoj). Ne estas limigitaj al membroj, kaj ne necesas antaŭpeti permeson aŭ fari iun apartan aranĝon. Ni kutimas ricevi visitantojn kiuj volas nur sperti nian kunvenon. Nemembraj homoj kiuj venas regulare partopreni en la Adorkunveno nomiĝas "Ĉeestantoj". De tempo al tempo iu el ili sentos sufiĉe kunligita al la Societo kaj ĝia principoj ke pretas peti Membrecon. Tamen oni neniam postulas tion. Iuj daŭras kiel Ĉeestantoj dum multe da jaroj kaj neniam sentas deziron iĝi Membroj.     

Kvakera adoro malsimilas al iu alia preĝeja servo. Ne estas pastro aŭ klerikulo kiu kondutas ĝin, ne estas specie sekvo de vortoj aŭ preĝoj. La kunveno estas bazita en silento, kaj ni emas trovi en tiu silento la ĉeesto de Dio en niaj koroj, kaj en la vivo de la kunveninta grupo. De tempo al tempo eble iu kiu sentos sin movita per la Spirito stariĝos kaj diros ion. Ni nomas tiujn diraĵojn "Pastrado". Oni aŭskultas ilin atente kaj respekteme, kaj poste rekomencas la silento krome, aŭ ĝis, iu alia diros Pastradon. Eble Kunveno pasos tute silente - tre profunda sperto.  Indas ankaŭ iri al kvakera geedziĝo, se iam ajn oni invitos vin. La geedziĝontoj  - kiuj alfrontas la ĉeestantojn anstataŭ aldorsi ilin - diras siajn deklarojn kaj geedzigas unu la alian sen iu pastro aŭ kleriko.

Lokaj Kvakeraj Kunvenoj ĝenerale prirespondecas iliajn proprajn aferojn, kaj kutime ĉiumonate okazas "Aferkunveno" organizita simile al aliaj Kvakeraj agoj.  Ĉiuj kiuj ĉeestas partoprenas egale. Ne estas "ĉefo" kiu povas fari aŭ trudi decidojn, nur Sekretario kiu kondukas la kunvenon kaj protokolas la faritajn decidojn. Centre al la Kvakera metodo, neniam okazas voĉdono. En voĉdonado la venkanta plimulto rajtas transpasi kaj trudi sian volon sur la venkita minoritato, kiu devas simple akcepti la rezulton malgraŭ daŭras malkonsento. Tia kondut-maniero ne plaĉas al Kvakeroj. Ni ne ŝatas havi "gajnantojn" kaj "malgajnantojn". Anstataŭe, ĉiuj esploras kune la temojn kaj la diversajn alternativojn, celantaj distingi la volon de la Spirito pri la plej taŭga maniero progresi.  

Tiu ideo pri "distingeco" estas la ŝlosilo kompreni la kvakeran metodon. Se necesas, ni prokrastas decidojn por pli konsideri alifoje. Eble tiu ne estas la plej rapida metodo atingi decidojn, sed por Kvakeroj pli gravas trovi solvon kiu ebligas ĉiujn senti sin aŭskultintaj, ke iliaj dezirojn kaj sentojn estas respektataj kaj estimataj eĉ per tiuj kiuj malkonsentas kun ili.

REEN  AL  LA  SUPRO  DE  LA  PAĜO

 

 Ligoj al aliaj paĝoj:

 HEJMPAĜO  kiel trovi nin;  kuniĝi en nia Di-servo;  "ĉi-monata penso"
 NIA  URBO  eltrovu informojn pri Hastings
 EAST  SUSSEX  trovu la aliajn Kvaker-kunvenejojn en East Sussex
 SERĈO  serĉu vortojn kaj frazojn en ĉi tiu retejo
 HOME  PAGE  (ENGLISH)  reen al la angla-ligva hejmpaĝo