NIA URBO : HASTINGS, EAST SUSSEX, ANGLIO
SITUO

La urbo Hastings troviĝas apud la marbodo en Sussex en la sud-oriento de Anglio. La historia "malnova urbo" de Hastings kuŝas inter du montetoj, kun la moderna urbo okcidente de ili. La urbo St. Leonards-on-sea fondita en la 19a jarcento okcidente de Hastings tiom kreskis intertempe ke la du urboj kunligiĝis. Pli fore Okcidente troviĝas Bexhill-on-sea; je la nordo troviĝas Battle kaj nord-oriente troviĝas la historiaj urboj Winchelsea kaj Rye.
Hastings troviĝas sur la marborda vojo A259 kiu iras laŭlonge de Sussex el Chichester en la okcidento tra Brighton, Eastbourne kaj Hastings, poste orienten tra Rye kaj transiras Kent ĝis la markola haveno Folkestone. Por veturi al Hastings el Londono kaj la nordaj regionoj, iru suden de la M25 per la vojo A21.
La fervoyo iras orienten tra Rye kaj poste Ashford kaj tie ligiĝas kun la trajnoj "Eurostar" por iri al Francio kaj Belgio. Okcidenten el Hastings la fervoyo iras tra Bexhill, Eastbourne, Lewes kaj Brighton. Por atingi Londono la plej direkta fervoyo iras norden tra Battle kaj Tunbridge Wells kaj post 1 horo 45 minutoj alvenas en Charing Cross. Alie eblas iri okcidenten al Lewes kaj poste norden tra Gatwick ĝis Victoria. Krome la ĉefa stacidomo en la urbocentro de Hastings, estas alia pli malgranda oriente de tio, kiu nomiĝas Ore kaj oportunas por la kvartaloj Ore, Halton kaj Clive Vale. Estas ankaŭ du stacidomoj en St. Leonards-on-sea nome Warrior Square, centre de St. Leonards kie transiras ĉiuj trajnoj, kaj West St. Leonards kie haltas nur trajnoj irantaj al Charing Cross.

La urbocentro de Hastings kaj la kastelo (foto: Peter Bolwell)
HISTORIO
"Hastings" signifas fakte la filoj aŭ dependuloj de "Haest", kaj supozeble la urbo estis fondita de iu tiel-nomata ĉefo kaj / aŭ liaj sekvantoj. Ŝajne la urbo estis aparta, pli-malpli sendependa kolonio en la tiama Saksa reĝlando de Sussex dum la "mal-lumaj epokoj" de Britio. Pro tio iuj historiistoj opinias ke eble Haest kaj liaj sekvantoj ne estis Saksaj kiel liaj najbaroj, sed eble Dana aŭ Juta popolo.
Hastings plej konatiĝas pro la tiel-nomata Batalo de Hastings kiu okazis en la jaro 1066. La Grafo William de Normandio invadis Anglion (verŝajne surteriĝinte apud Pevensey) kaj iris rekte al la urbeto de fiŝ-kaptistoj kiu nomiĝis Hastings, kie li rapide starigis lignan kastelon kiun li antaŭe konstruis en Normandio kaj kunportis trans la maro en pecoj. La angla reĝo Haroldo kaj lia armeo troviĝis tiutempe en la nordo de Anglio, kaj William sen iu malhelpo komencis ruinigi la ĉirkaŭaĵo - eble por intence inciti Haroldon veni tro frue por ataki lin. Se jes, tiu ruzo suckesis. La angla armeo post truda marŝado de kelk-centoj da kilometroj, alfrontis la Normanan armeon en la Batalo de Hastings la 14a oktobro kaj malvenkis. Haroldo mem mortiĝis kaj ankaŭ liaj du fratoj. Oni ne plu rezistis William kaj li estis kronita kiel reĝo de Anglio en Londono je kristnask-tago 1066. La efiko por Anglio estis kataklisme. Malsimile al aliaj famaj bataloj kiel Agincourt kaj Waterloo (kiuj ja estis spektaklaj sed vere ne multe efikis postajn eventojn) la Batalo de Hastings ŝanĝis la tutan kurson de nia historio. Eblas nur konjekti fascine kion okazus se Haroldo estus gajninta. Ĉar la venko certe ne estis facile por William, kaj la rezulto ja eblus estinte kontraŭe.
La efikoj de la batalo por Hastings estis egale seriozaj. Inter liaj aliaj ruinigaĵoj William ŝajne plimalpli detruis la urbon - almenaŭ tio estus la plaj verŝajne klarigo por la manko de iu mencio pri Hastings en la fama "Libro Domesday" en kiu kla Normanoj detaleme notis ĉiun alian domaron en Anglio kaj la valoron de ĉion ene. La sola afero kiun ni certe scias restante en Hastings estis la Normana kastelo, kiun ili baldaŭ anstataŭigis per nova ŝton-konstruita por fiksi signon de iliaj venko sur la tero. Ties ruinoj ankoraŭ restas sur la Okcidenta Monteto, esploreble per la publiko nuntempe.
La preciza loko de la batalo estis laŭdire proksimume 12 kilometroj for de Hastings je la monteto kie la Normanoj konstruis Abateon por celebri ilian venkon, kaj kie poste kreskis la urbeton Battle. Kvankan 500 jaroj poste la registaro dissolvis la Abteon dum la Reformacio, ankoraŭ restas la konstruaĵo kiu nuntempe estas uzata kiel privata lernejo. Lastatempe tamen iuj historiistoj sugestis ke eble la batalo de Hastings ne fakte okazis tie, sed apud alia vilaĝo iom pli proksime at Hastings nome Crowhurst. La spertuloj ankoraŭ ne decidis kiun teorion pravas, tamen rimarkindas ke neniam troviĝis iuj restaĵoj de la batalo ĉirkaŭ la abateo de Battle.
Prosperis Hastings dum la mezepoko kiel ĉefa membro de la Konfederacio de Kvin Havenoj: ligo de urboj laŭlonge de la sud-orienta marbordo kiuj ricevis apartajn privilegojn por helpi la registaro dum milita tempo per provizon de ŝipoj kaj maristoj - kutime por batali kontraŭ la Francoj. However after the silting up of Hastings harbour, and the loss of Normandy to France, Hastings was of little further use as a port. The town became Kvankam post la sablostrukiĝo de la haveno de Hastings, kaj la Franca venko de Normandio, Hastings ne plu utilis kiel haveno. La urbo fariĝis mezgranda komuno de fiŝkaptuloj kun vigla flankokupo je kontrabandado, ĝis la modo por banadi en marbordaj vizitejoj revivigis Hastings en la 18a jarcento. Flanke de tio rezultis la planadon kaj konstruadon de nova urbo okcidente de Hastings per la arkitekto James Burton. Nomiĝis St. Leonards-on-sea, kaj enhavis iujn imponajn trajtojn ekzemple Warrior Square, kaj la ĝardenoj en Maze Hill. Tamen ĉar ambaŭ urboj daŭris kreski ili neeviteble plenumis la spacon inter ili kaj efektive kunfandiĝis - kvankam eĉ nuntempe restas noteblajn diferencojn inter la etosoj de la du komunumoj.
Fascine bildo ekzistas pri Hastings en la fruaj jaroj de la 20a jarcento en la libro "La Filantropoj kun Ĉifonaj Pantalonoj" verkita de Robert Tressell, plum-nomo de farbisto kaj ŝildopentristo Robert Noonan kiu iamtempe loĝis kaj laboris ĉi tie. Sub la nomo "Mugsborough" li priskribis Hastings en la Eduarda epoko el la vidpunkto de la deprimitaj kaj konstante malriĉaj laboristoj en la farbisto-komerco kiun li tiel bone konis, en tiu epoko antaŭ la ekzisto de "maljusta maldungo" aŭ socia sekureco.
Samtempe kiel Noonan loĝis en Hastings la fame konata franca Jesuita filozofo Pierre Teilhard de Chardin de 1908 ĝis 1912. Lia sperto de Hastings multe malsamis de tiu de Noonan! Dum lia restado ĉie tie Teilhard studis teologion kaj en 1911 li sacerdotiĝis en la Katolika preĝejo de Sankta Maria Stelo de la Maro, kiu ankoraŭ staras je la norda fino de la High Street en la malnova urbo (kaj tiu preĝejo parenteze havas sian propran interesan historion. Estis konstruita 50 jaroj antaŭe per mono donita de tiama konata poeto Coventry Patmore, memore de lia mortita edzino). Je la fino de lia restado en Hastings, Teilhard enmiksiĝis en la fifama trompo pri la "Homo el Piltdown" tamen oni neniam pruvis kiu precize respondecis pri tiu, aŭ kiom pri la afero sciis Teilhard mem.
Kelkaj jaroj pli poste ĝuis Hastings alian mallongan momento en la lumo de historio. En la jaro 1923 aĝe 35 jaroj alvenis loĝi en Hastings la Scota inventisto John Logie Baird laŭ kuracista konsilo, esperante ke la mara aero plibonigus sian ĉiame malbonan sanon. Li jam estis provinta gajni sian vivpanon en diversaj enterprenoj, inkluzive fabrikado de izolitajn ŝtrumpetojn en Glasgovo kaj konfitaĵon en Trinidado. Tamen en Hastings li faris la eltrovon kiu ĉiam travivigos sian nomon: la invento de televido, unue montrita en lia dormo-ĉambro en Linton Crescent al grupo de ĵurnalistoj.
Proksimume samtempe unu el la plej famaj gefiloj de Hastings famiĝis je la alia flanko de la mondo. Archibald Belaney naskiĝis en Hastings en la jaro 1888 - do fakte li estis samaĝe kiel Baird. Li edukiĝis en Hastings Grammar Lernejo. Lia plej granda deziro estis vivi kiel Amerika Indiano - kaj tuj kiam li sufiĉe aĝis, li forkuris al Kanado kaj iĝis Indiano! Spertinte por li mem la belecon kaj imponecon de la Kanada sovaĝejo, li konstatis antaŭ la plejparto de homoj la konsekvencojn de la detruo de la arbaregoj pro komerca gajno, kaj la insida disvastiĝo ĉien de ŝoseoj kaj urbegoj. Li estis fakte unu el la plej fruaj konservadistoj. Sub la nomo "Griza Strigo" li verkis pasie por defendi la sovaĝejon kaj ĝiajn bestojn. Lia vera identeco nur eldoniĝis post lia frua morto en la jaro 1938. La lastatempa filmo "Griza Strigo" de Richard Attenborough, kun Pierce Brosnan ĉefrolante, rakontas iomete de lia rimarkinda vivhistorio.
Pri aktoroj, parenteze, Cecil Parker naskiĝis en Hastings en 1897 - eble vi memoras lin rolante La Reĝo Roderick en la filmo "The Court Jester" kun Danny Kaye, aŭ kiel la mallerta Lord Loam en "The Admirable Crichton" kun Kenneth More. Preskaŭ samtempe en 1893 naskiĝis en Hastings la musika kondukisto kaj verkisto Anthony Collins (plej bone konata pro lia gaja mallonga klasikaĵo "Vanity Fair"). Li naskiĝis en Queen's Road kie la patro havis musikan butikon. Li komencis sian karieron ludante violonon en eta loka orkestro ĉi tie, antaŭ ol progresi al plej imponaj aferoj. Du gravaj folk-muzikistoj ankaŭ naskiĝis ĉi tie dum la 1930aj jaroj: la fratinoj Dorothy kaj Shirley Collins, kies remarkinda disko de 1969 "Anthems in Eden" restas signifan paŝon en la folk-musiko de Anglio. Shirley Collins ankoraŭ loĝas en Sussex, kvankam Dolly bedaŭrinde mortis en 1995.
NUN-TEMPA HASTINGS

La fiŝkaptanta ŝiparo (foto: Peter Bolwell)
Hastings nuntempe enhavas iom pli ol 80,000 loĝantojn kaj multe dependas de turismo por ĝia enspezo. Hastings neniam atingis la prosperecon de vizitejoj kiel Bournemouth aŭ Brighton, sed posedas komfortan "enloĝatan" etoson kaj havas multajn allogaĵojn kiuj eble ne memevidentas al pasantaj visitantoj. Restas ankoraŭ fiŝkaptanta ŝiparo bazita je The Stade en la malnova urbo, kvankam severa malhelpata lastatempe pro limigoj truditaj el Eŭropo.
Oni facile ne rimarkus la muzeon kaj art-galerion en Cambridge Road, nuntempe iom premigita flanke de la pli moderna sportejo. Eniro senpagas, kaj ene troviĝas rimarkindaj aroj de aferoj el la fora oriento kaj ankaŭ de la Amerikaj Indianoj - inklusive de aparta elmontro pri la pseŭdo-Indiano de Hastings mem, Griza Strigo (vidu supre). Ankaŭ en la muzeo troviĝas modelo de la unua televid-aparato konstruita de John Logie Baird kaj fascinaj elmontroj de la epoko de dinosaŭroj. Certe vidende! Kaj se raraj muzikaj instrumentoj interesas vin, nepre ekvidi la malgrandan orgenon fabrikita de John Snetzler en la 18a jarcento kaj rekonstruita en 1837 kiu venis de Derby al Hastings, kaj nun staras modeste en la Kapelo Unitariana en South Terrace (nur kelkaj pordoj for de la Kvakera Domo).
Apud la marbordo, rimarku Pelham Crescent kaj en ĝia centro la imponan kaj lastatempan riparitan ekspreĝejon St Mary-en-la-Kastelo, kun ĝiaj 18a jarcentaj kolonoj kaj alta kupolo. Apude kaj ambaŭflanke de la fonto vi trovos du bonegajn italajn restoraciojn, "Trattoria Italia" kaj "The Italian Way" kie vi ricevos bonajn manĝaĵojn kaj vinojn, varman bonvenon kaj spertos aŭtentikan Italan etoson. Supre je la Okcidenta Monteto, la ruino de la Normana kastelo vizitindas, ankaŭ la apudaj kavernoj de Sankta Klemento. Por tiuj kiuj ĝuas promeni en la pejzaĝo, la bela Kampara Parko etendiĝas de la Orienta Monteto supren kaj suben valetojn kaj trans la “fajro-motetojn” ĝis Fairlight - kaj plue se vi kapablas!
La Malnova Urbo, ennestigita inter la Orienta kaj la Okcidenta Montetoj, estas vere esplorinda: krom la pitoreskaj domoj kaj butikoj, la stratoj estas interplektitaj per surpriziga reto de mallarĝaj vojetoj (kiujn ni en Hastings nomas "twittens"). Ĉe la plaĝo troviĝas la plej granda tera-bazita floto de fiŝkaptistaj boatoj en Anglio, kaj ankaŭ la okul-frapaj altaj lignaj kabanoj kiujn uzas la fiŝkaptistoj por sekigi la retojn. En la Malnova Urbo troviĝas ankaŭ bonegaj restoracioj. Aparte ŝatatajn estas "Whites" kaj "Lathams" en George Street kaj Porters en la High Street, kie dum kelkaj vesperoj ankaŭ ludas muzikantoj. Apude de Porters troviĝas Judges Bakery kiu estas menciita kiel unu el la 50 plej bonaj manĝo-butikoj en Britio en la 2006 gvido eldonita de la ĵurnalo "The Independent". Tie oni bakas varion de diversaj naturaj-faritaj panoj ĉiutage je la butiko kaj ankaŭ vendas multajn aliajn manĝaĵojn ĉiuspece, ĉiuj nature kreskigitajn sen aldonitaj kemiaĵoj. Tuj apude de Porters, nepras ne manki la bonegan butikon "Penbuckles" kie vendiĝas fromaĝoj kaj vinoj aparte loke-derivitaj.
Se la kvalito de viaj manĝaĵoj gravas al vi, serĉu la kooperativan butikon "Trinity Wolefoods" je la urbo-centro en Trinity Street. En St. Leonards tamen je la marbordo apud la suba fino de London Road troviĝas la butiko "Plenty" kiu aparte ofertas manĝaĵojn ne nur organikajn sed ankaŭ loke devenatan por malgrandigi la elspezo de karbono kaj samtempe subteni la lokan ekonomion. Ne longe for de tie troviĝas, ne nur unu sed du Nepalajn restaŭraciojn: La "Gurkha Chef" kaj la "Gurkha Palace" - ambaŭ alte rekomenditaj.
Por niaj distraĵoj estas teatro “Blanka Roko” apud la marponto, la kinejo “Odeon” en la urbocentro kaj, por malpli "komercaj" filmoj, la pli malgranda “Elektra Palaco” kinejo en la malnova urbo nomita en la ĵurnalo "The Guardian" kiel unu el la dek plej bonaj sendependaj kinejoj en Britio. Estas rimarkinda kvanto de krea talento en la urbo: ŝajnas ke pentristoj, verkistoj kaj musikistoj aparte allogiĝas ĉi tien. La nunaj loĝantoj de Hastings inklusivas la karikaturiston Martin Honeysett, folkloran violoniston Peter Knight (de la grupo "Steeleye Span"), ankaŭ la fama ĵaz-kantistino Liane Carroll, la premion-gajnintan verkiston de scienc-fikcio Christopher Priest, kaj la Usona-naskiĝitan romanistinon Leigh Kennedy. Atentu ankaŭ la grandegan “Jack in the Green” feston de moris-dancado dum la publika ferio je la komenco de majo, kaj ankaŭ la Hastings Festofajron sur la plaĝo je la sabato plej proksima al 14a Oktobro (la datreveno de la Batalo de Hastings!)
Se vi serĉas trinkejon en St. Leonards vi apenaŭ trovos pli bonan lokon ol The North Star en Clarence Road, flanke de la butikuma areo de Bohemia Road. Tie troviĝas bongusta manĝaĵo, tradicia biero, kaj ege impone elekto de unuope-distiligitaj skotaj viskioj. En St. Leonards-on-sea parenteze loĝas la famaj pac-aktivistoj Maya Evans kaj Milan Rai, kiu faris juran historion en Oktobro 2005 kiel la unuaj homoj kondamnitaj sub la fi-fama “Serioza Organizita Krimo kaj Polico Akto” de 2005, pro la krimo de partopreni en politika manifestacio en la Parliamenta Placo en Londono. Ili fakte simple staris kaj laŭt-legis la nomojn de homoj mortigintaj el ambaŭ flankoj de la milito en Irako. Serioze, tio nuntempe ja estas krimo se oni ne antaŭe ricevas permeson de la polico. Gaje Anglio!
Ligoj al aliaj paĝoj:
| HEJMPAĜO | kiel trovi nin; kuniĝi en nia Di-servo; "ĉi-monata penso" |
| ENKONDUKO | lernu pri kvakeraj originoj, kredoj, kaj la adorkunveno |
| EAST SUSSEX | trovu la aliajn Kvaker-kunvenejojn en East Sussex |
| SERĈO | serĉu vortojn kaj frazojn en ĉi tiu retejo |
| HOME PAGE (ENGLISH) | reen al la angla-lingva hejmpaĝo |
Eblas trovi pli da informon pri Hastings sekvante la ligojn sube SED ATENTU ke tiuj ligoj forprenos vin el ĉi tiu retejo. Uzu vian "malantaŭen" ŝaltilon por reveni ĉi tien kiam vi finos
| HASTINGS KONSILANTARO | la "oficiala" retejo, kun multe da ligoj kaj informoj |
| TURISMO | allogaĵoj, loĝejoj ktp por la ĉirkaŭaĵo |
| LA LOKA ĴURNALO | retejo de la Hastings & St. Leonards Observer |
| JACK IN THE GREEN | detaloj pri la moris-danca festo en majo |